PIV 2026 · Artikolo 5044

★gargari

Litero G★ Fundamenta

★ gargari tr
1 tralavi glason, teleron, tukon, necesejan pelvon k.a. per nura multa akvo: oni povas gargari ne sole la gorĝon, sed ankaŭ glason Z
2 tralavi la buŝon aŭ gorĝon per likvo, kiun oni skuadas en ĝi, elspirante la aeron: gargari sin per rubusa dekoktaĵo
3 (figurasence) konfuze prononcaĉi ion, kvazaŭ gargarante la gorĝon. Sin. elgargari. ➞ balbuti, kartavi.
gargaraĵo medikamento por gargari al si la gorĝon.
elgargari gargari 3: «Kogobokogobo,» li elgargaris, sed li sentis, ke la povo paroli revenas CPi