PIV 2020 · 1580
★balbut/i
★balbut/i.
I - (ntr)
1 ⚕ Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante k ofte ripetante la silabojn: tiu, kiu balbutas parolante, ofte ĉesas balbuti kantante. ☞ kartavi, lispi.
2 Malfacile aŭ nedistingeble paroli: ili posedas la lingvon tre malbone k malfacile balbutas anstataŭ paroli flue Z; Tadeo timis, balbutis, kiel antaŭ instruist’ lernanto G.
II - (tr) Diri, balbutante: la infano imite balbutas la simplajn vortojn Z; li balbutis pardonpeton.
balbuto. Io balbutita: lian balbuton neniu komprenis.
balbutado. Ago, parolmaniero de iu, kiu balbutas: komparante ilian balbutadon kun la perfekta flua parolado de aliaj personoj Z; (f) la balbutado de la kinoarto en la jaroj 1910−14.
balbutigi. Fari, ke iu balbutu: lia fierega sinteno balbutigis la ambasadoron; fremdlingve balbutigi iun Z.
balbutulo. Homo, afekciata de balbutado.