PIV 2026 · Artikolo 1581
★baldakeno
★ baldakeno
1 tapiŝo 2 formanta tegmenton super trono, altaro aŭ lito: super la trono estis baldakeno el rozokoloraj araneaĵoj Z ornamita de baldakeno kaj kurtenoj B
2 kovrila tapiŝo 2, portata sur stangoj, kiun oni tenas dum solenaĵo super la kapo de religiaj aŭ civilaj altranguloj, aŭ super relikvujo: en la mezo de la procesio, sub luksa baldakeno, oni vidis pastrojn en blankaj surplisoj Z