← Reen al B

PIV · 1582

★baldaŭ

baldaŭ. Cirkonstanca morfemo, signifanta «post paso de nur iom da tempo»: falis gutoj post gutoj, k baldaŭ fariĝis vera pluvego Z; la lacigita cigno estis la lasta en la vico, k baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe Z; teatramanto ofte vizitas la teatron, k ricevas baldaŭ teatrajn manierojn Z; se via formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn amikojn Z; la suno, kiu estis baldaŭ subironta Z; kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas Z; publikigu la proponon kiel eble plej baldaŭ Z; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos X. post nelonge.
baldaŭa. Okazonta post mallonga tempo: ĝis baldaŭa revido!.