← Reen al T

PIV · 15365

★tapiŝ/o

tapiŝ/o
En Mezepoko k Renesanco, teksaĵo, kiun oni pendigis sur muroj por pli komfortigi k ornami ĉambron, k en kiu la dekoracioj estas formitaj de la vefto mem, sen posta brodaĵo: foliara, personara tapiŝo; altvarpa tapiŝo (teksita kun vertikala varpo); Flandra, Arteza tapiŝo; la longaj diverskoloraj tapiŝoj, kiujn ŝi mem faris kun siaj servistinoj, […] estis nun pendigitaj kiel murornamaĵoj Z; vi kun mi vin kaŝos ekzemple post tapiŝo, por observi Z; tapiŝo, kiu pendis de la plafona trabo k dividis la ĉambron Z; fari la kartonon de tapiŝo. gobelino, tapeto.
Iom simila teksaĵo, ordinare dika k lana, ofte prezentanta dekoraciojn, destinita por kovri plankon, ŝtuparon aŭ tablon: preskaŭ ĉiuj tapiŝoj estas teksataj per noditaj steberoj; ĉie troviĝis molaj tapiŝoj sub la piedoj Z; persaj tapiŝoj; se mi scius, kien mi falos, mi tien metus tapiŝon Z; (f) meti ion sur la tapiŝon (ekdiskuti pri iu temo aŭ persono). mato, tatamo.
(f) Io, kio kovras kiel tapiŝo, aŭ prezentas aspekton de tapiŝo: la verda tapiŝo de la herbejo; la aŭroro metas tapiŝon el perloj sur la parkon; simile al teksita flortapiŝo Z.
tapiŝi (tr)
Kovri per tapiŝo.
(f) Kovri kvazaŭ per tapiŝo: la tero estis tapiŝita de floroj.
tapiŝeto. Malgranda tapiŝo: tapiŝeto por kartludado, tapiŝeto antaŭ lito.
tapiŝisto. Laboristo, kiu elfaras tapiŝon.
murtapiŝo. Tapiŝo 1.
preĝotapiŝo. Tapiŝeto, kiun la islamanoj uzas por fari ritajn genufleksojn direkte al Mekko.
rultapiŝo. Transportilo por personoj aŭ varoj, konsistanta el senfina tapiŝo konstante ruliĝanta ĉirkaŭ du cilindroj ĉe ĉiu ekstremo de la vojo.
skraptapiŝo. Tapiŝeto el kruda materialo, por skrapi la koton for de la ŝuoj.
vakstapiŝo. Linoleumo por planko.