PIV · 15361
★tapet/o
★tapet/o
1 Ĉia materialo, ledo, tolo, papero, plasto ks, per kiu oni, ekde la 17a jc, tegis la murojn de ĉambro: surglui tapetojn; belegaj tapetoj kovris la murojn Z; tapetbordero, tapetrulaĵo.
2 = tapiŝo 1.
tapeti (tr) Kovri per tapeto: tiu ĉambro, kiu estas tapetita per flavaj paperetoj Z; (analoge) ŝranko tapetita per kretono; per blua ŝalo tapetita korbo B; (f) la fasado de la domo estis tapetita per vinberujo.
tapetado. Ago tapeti.
tapetisto. Homo, kies metio estas la tapetado.