PIV · 12085
★persekut/i
★persekut/i (tr)
1 Kursekvi por atingi aŭ malamike trakti: la ĉasisto persekutas leporon; rabobirdoj persekutis la kolombojn B; li k liaj domanoj persekutis ilin ĝis Ĥoba X; la krimulo estis persekutata k kaptita; mortpersekuti cervon. ☞ peli, postkuri.
2 Konstante turmentadi per severaj, maljustaj aŭ kruelaj malbonfaroj aŭ leĝoj: Mi persekutos ilin per glavo, per malsato k per pesto X; Nerono persekutis la kristanojn B; de jarcentoj la judoj estis persekutataj, sed neniam tiel abomeninde, kiel en la 20a jarcento; feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco! N; (f) la malfeliĉo persekuti min ankaŭ tie Z.
3 ⚖ Voki kiel akuziton antaŭ tribunalon: persekuti debitoron.
persekuto, persekutado. Ago de tiu, kiu persekutas: la persekutoj kontraŭ E.; ⚕ deliro pri persekuto (👥 manio pri persekuto); la granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj Z; religia persekutado al la herezuloj. ☞ linĉado, pogromo, genocido.
persekutanto. Tiu, kiu persekutas: Paŭlo estis persekutanto de la unuaj kristanoj antaŭ sia konvertiĝo; pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj X; savu min de miaj persekutantoj X.
persekutiĝo. Stato de tiu, kiu estas aŭ kredas sin persekutata: vivi en konstanta persekutiĝo.
persekutisto ⚖ Oficisto, oficiale komisiita plenumi la decidojn de tribunalo.