PIV 2020 · 7225
★kamel/o
★kamel/o ♉ G. (Camelus) de remaĉantaj mamuloj el la ordo de parhufuloj, kun unu aŭ du ĝiboj sur la dorso, vivantaj en stepoj, uzataj kiel kur- k ŝarĝ-bestoj: duĝiba kamelo aŭ Baktria kamelo (C. bactrianus), hejma en C Azio; unuĝiba kamelo aŭ dromedaro (C. dromedarius), hejma de U Saharo ĝis Hindio; Jakob metis siajn infanojn k siajn edzinojn sur la kamelojn Z; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio N.
kameledoj. Fam. (Camelidae) de parhufuloj, al kiu apartenas kamelo k lamo.
kamelido. Ne maturaĝa kamelo.
kamelino. Ino de kamelo: lakto de kamelino.
kamelisto. Kamelpelisto k/aŭ fleganto de kameloj.
virkamelo. Virseksa kamelo.