← Reen al H

PIV · 6236

★huf/o

huf/o Ungo de diversaj mamuloj, formanta larĝan piedbazon: hufo de ĉevalo, bovo, porko, kapro; ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn k distranĉan sulkon sur la hufoj vi povas manĝi X.  bati.
hufuloj (ark.) Kn (Ungulata) de pluraj ordoj de mamuloj kun pli-malpli hufoformaj ungoj: prahufuloj, neparhufuloj, parhufuloj, prokaviuloj, rostruloj, sirenoj k pluraj elmortintaj ordoj.
hufumo. Arkforma plata ferpeco, kiun oni najlas al la piedoj de ĉevaloj, muloj ks, por eviti difektiĝon de la hufoj: la ĉevalo de la imperiestro ricevis orajn hufumojn Z.  hufferi.
neparhufuloj Ordo (Perissodactyla) de hufuloj kun nepara nombro de hufoj sur ĉiu piedo, ekz. rinocero, tapiro, ĉevalo.
parhufuloj Ordo (Artiodactyla) de hufuloj kun para nombro de hufoj sur ĉiu piedo, ekz. porko, hipopotamo, kamelo, cervedoj, ĝirafo, bovedoj.
prahufuloj (ark.) Kn de pluraj ordoj de fosiliaj hufuloj.
unuhufulo Z. Ekvo.