PIV 2026 · Artikolo 13494
★rinocero
Derivaĵoj en la artikolo 8
★ rinocero ZOOL
1 granda dikhaŭta mamulo, herbomanĝa neparhufulo el Hindujo, Indonezio aŭ Afriko, kun unu aŭ du kornoj (el keratino) sur la muzelo. membro de la familio Rhinocerotidae (rinoceroj, rinoceredoj) el la ordo Perissodactyla Sin. rinoceredo.
2 rinocero 1 de la genro Rhinoceros.
blanka rinocero rinocero kun grandega korpo kaj granda kapo kun du kornoj; pale bruna ĝis griza. specio Ceratotherium simum Sin. larĝbuŝa rinocero.
hinda rinocero rinocero kun unu korno, blanke bruna haŭto kaj malmulte da haroj. specio Rhinoceros unucornis
java rinocero malgranda senhara rinocero kun unu mallonga korno (aŭ sen korno) kaj kun griza haŭto. specio Rhinoceros sondaicus
kurtbuŝa rinocero nigra rinocero.
larĝbuŝa rinocero blanka rinocero.
nigra rinocero rinocero kun du kornoj kaj pinta buŝo; malpli granda ol la larĝbuŝa rinocero. specio Diceros bicornis Sin. kurtbuŝa rinocero.