← Reen al P

PIV · 12596

★pork/o

pork/o Doma dikhaŭta mamulo (Sus scrofa domesticus) el la ordo de parhufuloj, fam. de suedoj, ne remaĉanta, kiun oni grasigas por homa nutrado: porko gruntas; sovaĝa porko (apro); ne manĝu la porkon, ĉar […] malpura ĝi estas por vi X; avarulo k porko estas bonaj post la morto Z; 🍴 gulaŝo, rizoto el porko; rostita vulvo de porkino; (f) ĵeti perlojn antaŭ la porkojn Z (esprimi altajn ideojn antaŭ malkleruloj); (insulte pp malpurulo, malmoralulo kc): la itala kleriko kolere blekis al ni: «porkoj! […] Geporkoj!» LB.
porka
Rilata al porko(j): porka viando, haŭto, ledo.
Malpura, kiel porko.
porkaĵo 🍴 Manĝaĵo el porkoviando: senosta porkaĵo dolĉ-acida; stufita porkaĵo; malvarma porkaĵo. ŝinko, kolbaso.
porkaĵisto. Vendisto de ĉiaj porkaĵoj.
porkejo. Loko, kie oni bredas k tenas porkojn.
porkisto. Homo, kiu paŝtas k prizorgas porkojn.
virporko. Virseksa porko.
marporko. Foceno.
suĉporkido. Tre juna porkido, delikata manĝaĵo.