PIV · 8032
★kolbas/o
★kolbas/o 🍴
1 Manĝaĵo konsistanta el viando, muelita, spicita k enŝovita en pretigitajn maldikajn intestojn (bestajn, ekz. de porko, aŭ artefaritajn), poste dividitajn en mallongajn cilindrojn per ligtordo: mola, malmola, freŝa, seka kolbaso; Tuluza (tre spicita) kolbaso; Frankfurtaj (duopaj) kolbasoj; fumaĵitaj kolbasoj kun raspita kreno; kamparaj kolbasoj kun pomkaĉo; kolbasviando. ☞ cervelaso, mortadelo, salamo. ➞ farĉo.
2 Ⓣ Tola cilindro plena de pulvo, per kiu oni ekbruligas eksplodfornon.
kolbasaĵo. Muelita k spicita viando por fari kolbasojn.
kolbasisto. Faristo aŭ vendisto de kolbasoj.
blankkolbaso. Delikata kolbaso el kokinblankaĵoj aŭ alia blanka viando kuiritaj en lakto: britaj blankkolbasoj (ĉefe el spicita avenogrio); bavaraj blankkolbasoj kun dolĉa mustardo.
markolbaso = holoturio.
sandviĉkolbaso. Duopo da kolbasoj, varmigitaj en bolanta akvo k manĝataj en sandviĉo.
sangokolbaso. Nigra kolbaso, konsistanta el (kutime porkaj) sango, graso k viando kun aliaj ingrediencoj: fumaĵita sangokolbaso. Sin. budeno.
tripkolbaso. Dika porka intesto, farĉita per tre spicitaj tripoj de porko k bovido: fumaĵita tripkolbaso; tripkolbaseto por kradrosti. Sin. andujo.