← Reen al V

PIV · 16589

★viand/o

viand/o
🍴 Karno, uzata por nutrado: tiuj, kiuj manĝas viandon de porko, estos ekstermitaj X; blanka viando (el kokino, kokido, bovido); ruĝa viando; abstini je viando (religie); (f) ĝi estas nek viando, nek fiŝo Z (dubsenca).
(ark.) Karno: iliaj piedoj el viando k ostoj perdas la forton Z.
vianda
Rilata al viando: vianda dieto. vegetara.
Havanta multon da viando: vianda kortobirdo.
buljona viando. Sensukigita viando, kiu servis por pretigi buljonon.
viandaĵo. 🍴 Manĝaĵo kun aŭ el viando. kasuleto, miksopoto.
viandejo. Butiko, kie oni vendas viandon.
viandisto. Tiu, kiu vendas viandon en butiko: maljuna dika viandisto Z.
senvianda. Ne entenanta viandon: senvianda dieto, manĝo.
buĉoviando. Viando de buĉita 2 besto.
ĉasviando. Viando de ĉasita besto.
ripviando. Interripaĵo.