PIV 2026 · Artikolo 16011

★tripo

Litero T★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. tripej/o
  2. tripist/o
  3. rok1tripo
  4. sentripig/i
★ tripo
1 interna organaro de buĉita besto: nutraĵo por bovinoj el pulvorigita osto kaj tripo necesas por organika agrokulturo HoY/PGu
2 ZOOL glandoriĉa parto de la digesta kanalo de remaĉuloj.
3 KUIR stomako de remaĉuloj, pecigita, longe kuirita kaj spicita. ➞ andujo, andujeto.
tripejo vendejo de tripoj kaj visceraĵoj.
tripisto vendisto de tripoj kaj visceraĵoj.
rok1tripo KOMU iu el diversaj manĝeblaj rokloĝaj likenoj de la genroj umbilikario kaj Lasallia.
sentripigi forigi la tripon el buĉita besto: sentripigi kokidon sentripigi fiŝon