PIV 2020 · 9377
★liken/o
★liken/o
1 🍁 Ano de likenoj.
2 (evi) = dartro.
3 = liĥeno.
likenoj 🍁 Biologia grupo de fungoj (Lichenes), simbiozantaj kun algo (preskaŭ ĉiam verdalgo) aŭ cianobakterio (blualgo); likenoj plejparte apartenas al la askomikotoj, iuj al la bazidiomikotoj, malmultaj al la mitozosporaj fungoj; kosmopolita grupo de ĉ. 20 000 sp-oj, kiuj kreskas sur i.a. rokoj, muroj, grundo, lignecaj plantoj (ŝelo, ligno aŭ eĉ folioj) ktp: arbusteca, folieca, skvameta, krusteca likeno.