PIV 2026 · Artikolo 17000
cianobakterio
cianobakterio BAKT fotosinteza bakterio, produktanta oksigenon, unuĉela, kolonia aŭ filamenta, karakterizata de klorofilo a kaj kroma verdeblua pigmento, al kiu aldoniĝas ruĝa pigmento ĉe iuj specioj; iuj specoj nitrogenfiksaj; troviĝas en dolĉakvaj, maraj, aeraj, en tre diversaspecaj medioj.membro de la filumo Cyanobacteria (cianobakterioj) el la domanio Bacteria Sin. blualgo, blubakterio. ➞ algo, bakterio, prokloro, stromatolito.