PIV 2026 · Artikolo 13528

rizokarpo

Litero R

rizokarpo BOTA tutmonda askolikeno kun krusteca talo 2 kaj nigraj lecideecaj apotecioj. genro Rhizocarpon ➞ rizokarpaco.
rizokarpaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas rizokarpo. membro de la familio Rhizocarpaceae (rizokarpacoj)
geografia rizokarpo speco de rizokarpo kun verde flava talo kaj nigra hipotala linio; grupo de samlimaj taloj aspektas kiel geografia mapo. specio Rhizocarpon geographicum