PIV 2026 · Artikolo 13527

rizoforo

Litero R

rizoforo BOTA daŭrafolia arbo aŭ trunkarbusto kun interplektaj stilzoradikoj parte subakvaj, kreskanta en ŝlimaj marbordaj partoj de la tropikaj regionoj. genro Rhizophora ➞ manglo, rizoforaco.
rizoforaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas rizoforo. membro de la familio Rhizophoraceae (rizoforacoj)
rizoforejo loko, kie abunde kreskas rizoforoj. ➞ mangrovo.