PIV · 9673
★maĉ/i
① ★maĉ/i (tr) Dispremi en la buŝo per la dentoj: gluti, ne maĉinte! (pp piloloj); (f) okuloj ardis, vortojn li maĉi s G; maĉi la silabojn. ☞ mueli, maĉostomako; ➞ gumo.
maĉo, maĉado. Ago de tiu, kiu maĉas: la maĉado estas necesa al la digestado.
maĉilo. Aparato, por dispisti la solidajn nutraĵojn.
remaĉi
1 (pp kelkaj bestoj, ekz. bovo, kamelo) Revenigi el la stomako en la buŝon k ree maĉi: ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn […] k kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi X.
2 (f) Volvi en sia kapo ĉiam la samajn pensojn; longe mediti, pripensi: remaĉi sian venĝemon; sensuka tempo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo Z.
remaĉuloj ♉ Subordo (Ruminantia) el la ordo de parhufuloj, ampleksanta la fam-ojn de cervedoj, bovedoj, ĝirafedoj, kameledoj k.a., t.e. la animalojn kun speciala formo de la stomako, kiu ebligas la remaĉadon. ➞ abomaso, centipelio, omaso, rumeno.
krakmaĉi. Rompi per la dentoj kun krakbruo.
papermaĉaĵo. Muldokartono.
tabakmaĉi (ntr) Maĉi tabakon, por engluti la sukon.