PIV · 12597
porn/o
porn/o (fm) Ĝenro en diversaj artoj (beletro, plastiko, spektakloj k.a.), en kiu plej gravan rolon ludas la senkaŝa elmontro de seksaj agoj k erotikaj scenoj.
porna. Rilata al porno: porna aktor(in)o, filmo.
porne. Laŭ porna maniero; vs amorinstige: ŝi porne lulis la koksojn M.
porni (ntr) Havi karakterizaĵon de porno: la filmo pornas JC.
pornaĵo. Porna verko, beletra aŭ bilda (filmo, magazino, foto).
pornisto. Aŭtoro de pornaj verkoj.
pornulo, pornemulo. Homo, kiu ŝatas pornaĵojn. Rim. porno estas pli neŭtrala ol pornografio, kies uzo enhavas ĉiam misfamigan intencon.