PIV 2026 · Artikolo 17850
pornografio
Derivaĵoj en la artikolo 3
pornografio eksplicita bilda aŭ literatura prezento de seksaj agoj aŭ erotikaĵoj: pornografio povus interesi ĉefe tiujn, kiuj ne jam rajtas aŭ ne plu kapablas amori, do ili bezonas ion anstataŭe MEv mi tute ne celas polemiki, ĉu pornografio estas io bona, utila, valora, laŭleĝa ktp MEv erotiko kiel spicaĵo vekas seksan apetiton, pornografio kiel ĉefa plado iomete vomigas MEv Sin. porno. ➞ pornografo, obscena, malĉasta.
pornografia rilata al pornografio: ĉu vi ŝatas vidi pornografiajn filmojn? UMa oni povas malpermesi nur pornografian aŭ perfort-provokan kinofilmon GAr
pornografiaĵo verko aŭ bildo pornografia: kiu serĉas pornografiaĵon, tiu serĉu en alia verko DBr
pornografiisto
1 aŭtoro de pornografiaj verkoj aŭ bildoj.
2 komercisto pri pornografio.
Sin. pornografo, pornisto.