PIV 2026 · Artikolo 1019

★apro

Litero A★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. apraĵ/o
  2. aprid/o
  3. aprin/o
  4. verukapro
  5. virapro
★ apro ZOOL sovaĝa porko el Eŭropo kaj norda Afriko. genro Sus, precipe Sus scrofa apro gruntas li furiozas kiel apro Z gravajn problemojn kaŭzas sovaĝaj aproj en kelkaj vilaĝoj kaj urboj JHa ➞ suo, porko.
apraĵo KUIR viando de apro: apraĵo kun juniperoj ➞ babiruso, fakoĉero, suo.
aprido juna apro.
aprino ina apro.
verukapro neremaĉanta mamulo, vivanta en Afriko, parenca al apro, sed kun verukformaj ŝvelaĵoj en la vizaĝo, kaj kun du grandaj suprenkurbaj kaninoj elirantaj ambaŭflanke el la buŝo. genro Phacochoerus Sin. fakoĉero. ➞ babiruso.
virapro virseksa apro.