PIV 2026 · Artikolo 1018

apozicio

Litero A

apozicio LING sintagmo reprezentanta la saman realaĵon, kiel la antaŭa substantivo aŭ pronomo, sed prezentanta ĝin alimaniere; ekz. en la frazoj Alberto, reĝo de la belgoj; Dio indulgu nin, pekulojn!; la koko, trumpetisto de l’ mateno, vekas nin dormantojn, la sintagmoj reĝo de la belgoj, pekulojn, trumpetisto de l’ mateno kaj dormantojn estas apozicioj de la antaŭa substantivo aŭ pronomo. Sin. apudmeto. ➞ nominacio.