PIV 2026 · Artikolo 2467

★cervo

Litero C★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 7
  1. cerved/o
  2. cervin/o
  3. damacervo
  4. kanad/a cervo
  5. lanc/ocervo
  6. nord/a cervo
  7. ruĝ/a cervo
★ cervo ZOOL sovaĝa remaĉanta mamulo, parhufulo, kies virbesto portas grandan maldikan ramuron disbranĉiĝantan. genroj Cervus kaj Odocoileus kiel cervo sopiras al fluanta akvo MT mia amato similas al gazelo aŭ al cervo MT ➞ alko, boaco, damao, kapreolo, rangifero; cervoĉasado, cervohundo, cervoparko.
cervedomamulo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas cervo. membro de la familio Cervidae (cervedoj)
cervino inseksa cervo: la animo kuris kiel ĉasata cervino Z
damacervo = (prefere) damao.
kanada cervo speco de cervo; la virbestoj havas ramurojn. specio Cervus canadensis ➞ alko.
lancocervo sud-amerika speco de cervo, kun simpla ramuro. genro Mazama Sin. mazamo.
norda cervo boaco.
ruĝa cervo speco de cervo; la virbestoj havas ramurojn. specio Cervus elaphus