← Reen al Ĉ

PIV · 2678

★ĉas/i

ĉas/i (tr)
Persekuti bestojn, por ilin kapti aŭ mortigi: ĉasi kuniklojn, perdrikojn, fiŝojn; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun Z; li kuradis tra la arbaro, kiel ĉasata besto Z; (analoge, pp homoj) ne unu hundo lin ĉasis Z; unu la alian ĉasas, por pereigi lin X; Mi sendos multe da ĉasistoj, por ĉasi ilin de ĉiu monto X. kapti, peli, persekuti.
(f) Konstante fervore peni por akiri ion: ĉasi profiton Z, monon, honorojn, famon; ĉasi vantaĵojn X.
ĉaso
Okupo de ĉasanto: iri al ĉaso, reveni de ĉaso Z; festeno k ĉaso, k da ŝuldoj amaso Z; dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus Z; submara ĉaso; (f) regna kaso, bona ĉaso Z.
Atako de malamikaj ŝipoj aŭ aviadiloj per pli rapidaj, pli malpezaj maŝinoj.
ĉasado. Ago ĉasi: mi estis kun la Hotentotoj ĉe ĉasado kontraŭ leonoj Z; (f) por ke en ĉasado de virto, amo, homa estimo k similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato Z.
ĉasaĵo
Besto, kiun oni ordinare ĉasas: ĉasaĵo ĉasanton ne atendas Z; hundo, kiu ekflaris ĉasaĵon Z; iru sur la kampon k ĉasu por mi ĉasaĵon X; harĉasaĵo (leporo, kapreolo ks), plumĉasaĵo (perdriko ktp), fiŝĉasaĵo.
🍴 Manĝaĵo el ĉasita besto (kontraste al buĉita).  ĉasaĵodoro.
ĉasejo. Loko rezervita por la ĉaso: lui ĉasejon.
ĉasisto
Persono, kies metio aŭ sporto estas ĉaso: kiel Nimrod, potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo X; al bona ĉasisto iras mem la besto Z; Diano la Ĉasistino.
Ano de malpeza infanteria aŭ kavaleria korpuso: husaroj, dragonoj k ĉasistoj gardas ĉiujn elirojn Z; alpaj ĉasistoj.
ekĉasi. Komenci ĉasadon: ŝi ekĉasis la pedikojn B.
falkoĉaso. Ĉaso per falko.
kurĉasi. Ĉasi beston, persekutigante ĝin per rapidaj hundoj: kurĉasi leporon, vulpon, cervon.
perloĉasi Vd perlo.
ŝtelĉasi. Senpermese ĉasi fremdan ĉasaĵon.