PIV · 2677
ĉart/o
ĉart/o
1 ♜ Mezepoka dokumento, registranta rajtojn aŭ difinanta profitpartojn: ĉarto de komunumo, abatejo.
2 Σ Akto, sur kiu baziĝas la politika sistemo de lando, la principoj de interŝtata organizaĵo ks: la Granda Ĉarto de Anglujo (1215); la ĉarto de UN.
3 ⚖ Kontrakto inter la luanto k la luiganto de ŝipo aŭ aviadilo, por transporto de varoj aŭ pasaĝeroj: portempa, porvojaĝa ĉarto.
ĉarti (tr) Lupreni ŝipon aŭ aviadilon per ĉarto.
ĉartaro ♜ Libro, en kiu estis manskribitaj la ĉartoj de persono, komunumo ks.
ĉartejo ♜ Ĉambro, kie oni konservis la ĉartojn.
ĉartigi. Ludoni ŝipon aŭ aviadilon per ĉarto.
ĉartisto. Erudiciulo pri la Mezepokaj ĉartoj.