PIV · 11775
★park/o
★park/o
1 Granda terpeco, ĉirkaŭbarita, taŭge flegata, kun arboj k gazonoj, dependanta de kastelo, kampara domego ks, k uzata por promenado aŭ ĉaso.
2 Parto de urbo, orname provizita per grandaj gazonoj, arboj izolitaj aŭ grupigitaj, lagetoj k florejoj, por la distro de la publiko.
3 ⚔ Loko, kie estas deponitaj la materialo, iloj, municioj, motorveturiloj, aviadiloj k.a. de armeo. ☞ parkotrako.
4 Baseno, aranĝita por la bredado de ostroj, k kovrata de la maro ĉe la alta tajdo.
parki (tr) = parkadi, parkumi.
parkadi, parkumi (tr) (pp veturilo). Restigi provizore.
parkadejo, parkejo, parkumejo. Loko, rezervita por provizore restigi aŭtomobilojn.
naturparko ☼ Pli-malpli vasta regiono protektata de la ŝtato, por ke bestoj k plantoj povu libere vivadi. ☞ rezervejo.