← Reen al Ĝ

PIV · 5550

★ĝarden/o

ĝarden/o
🌾 Terpeco, ordinare apuda al domo, k uzata por kultivado de florplantoj, de frukt-arboj k ‑arbustoj, de legomoj aŭ de gazonoj: malnovmoda Franca ĝardeno Z; en la fino de la ĝardeno staris laŭbo Z; la pendantaj ĝardenoj Z (de Babilono); Dio prenis la homon k enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboru ĝin X.
Aparte fekunda regiono: Turlando estas la ĝardeno de Francio.
Loko, diverse ornamita k destinita al la distrado de l’ publiko: publika ĝardeno; botanika ĝardeno (por la studo de la planta sistematiko); zoologia ĝardeno (kie oni povas vidi multajn bestojn en specialaj fakoj); la Ĝardeno (ĝardeno, kie filozofiis Epikuro k lia skolo Akademio, Portiko). parko.
ĝardena. Rilata al ĝardeno: ĝardena aleo, ĝardenaj legomoj, floroj (ne sovaĝaj); ĝardena kulturado (pli intensa ol tiu de kampo).
ĝardeni (tr) Prilabori ĝardenon.
ĝardeneto. Malgranda ĝardeno.
ĝardenisto
Persono, kiu metie prizorgas ĝardenojn.
Hortikulturisto: pejzaĝa ĝardenisto (kies profesio estas krei ĝardenojn). arkitekto.
Ptilonorinko.
ĝardenistiko. Arto pri la aranĝo de ĝardenoj k scienco pri ilia kulturado.
infanĝardeno. Lernejo, kie oni instruas la junajn infanojn per edukaj ludoj.
infanĝardenistino. Tiu, kiu instruas en infanĝardeno.
fruktoĝardeno. Ĝardeno kun frukt-arboj k ‑arbustoj. Sin. horto.
legomĝardeno. Ĝardeno, rezervita al la kultivado de legomoj.
rokĝardeno. Ĝardeno, en kiu oni kultivas rokloĝajn plantojn.
vinberĝardeno Vd vino.
vintroĝardeno. Forcejo aranĝita kiel ĝardeno.