PIV · 13433
★rezerv/i
★rezerv/i (tr)
1 Apartigi k konservi por alia tempo, por alia uzo: rezervi monon por eksterordinaraj okazoj B; mi decidis rezervi mian projekton por la dua Kongreso Z; al Dio servu, diablon rezervu Z; rezervi sin mem por… (ne uzi sian tutan forton ĝis…); rezervi la plej bonan por la fino.
2 Antaŭdifini al iu la posedon aŭ ĝuon de io per formala deklaro aŭ registro: rezervi sidlokojn en trajno; peti la kongreson, ke oni rezervu por ĝi lokon en la tagordo Z; rezervita ĉasejo; rezervitaj posedaĵoj (kiujn homo ne rajtas forpreni de siaj heredontoj); rezervitaj kazuoj (kiujn la episkopo aŭ la papo rezervas al si); ĉiuj rajtoj (de reprodukto) rezervitaj; mi ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco Z; rezervante al si plenan liberecon ĉesi eldonadi Z; mi rezervas al mi la rajton ŝanĝi mian intencon Z; la registaroj kutimas rezervi al si tiajn aplikadojn Z.
3 Provizore ne tuŝi, lasante por ia posta pridiskuto: rezervi kelkajn punktojn Z (de la projekto); tiu artikolo de la statuto estos provizore rezervita.
rezervo
1 Eksplicita aŭ implicita limigo aŭ kondiĉo, kiun oni faras pri io: la rezervoj formulitaj en la vendokontrakto; mi faras ĉiajn rezervojn pri la neceseco de tia klopodo; ni donas tiun informon kun la kutimaj rezervoj; spirita, silenta rezervo (kiun oni faras ĉe ĵuro, promeso ks). ☞ restrikto.
2 Ekstra provizo de io, lasita netuŝita por posta uzado: rezervoj de mono elĉerpiĝis; la leĝa rezervo el oro de emisia banko; fari rezervojn el sukero; vivi el siaj rezervoj; 🍁 ⚥ nutraj rezervoj (substancoj, demetitaj en ĉelo, histo, organo, por eventuala bezono); amelaj, glikogenaj rezervoj; (f) la rezervo de povo (de motoro); li havas grandan rezervon da energio.
3 ⚔ Trupo, ne metita en la batalon, sed tenata disponebla en okazo de krizo, por estonta tasko ktp: antaŭen la rezervoj! – diris la princo B.
4 Ⓣ Ĉia surfaco, provizore ŝirmita, per izolilo aŭ alia rimedo, kontraŭ la ago de kolorilo, acido k.a..
rezerva. Troviĝanta en rezerviteco: rezerva kapitalo Z, fonduso; rezerva lito (por eventualaj gastoj); li havas nur la rezervan regimenton B; rezerva armeo (rezervistaro); rezerva elirejo, bremso, lumigado (en okazo, se la normalaj ne funkcius).
rezerve. Kun rezervo: mi aprobas nur rezerve; rezerve (escepte) de tiu punkto.
rezervado. Agado de tiu, kiu rezervas: rezervado de lito en vaporŝipo, de ĉambro en hotelo, de sidloko en trajno; rezervado de rajto.
rezervaĵoj. Pecoj, varoj ks tenataj en rezerviteco.
rezervejo
1 En kelkaj landoj, teritorio rezervita por la ekskluziva okupado de la indiĝenoj: rezervejoj de la Indianoj en Usono.
2 ☼ Teritorio, en kiu la indiĝenaj flaŭro k faŭno estas protektataj k lasataj en plena libereco: rezervejo por migraj birdoj. ☞ naturparko, konservejo, defensejo.
3 Regiono, en kiu la ĉaso aŭ kapto de bestoj estas malpermesataj, por protekti ilian reproduktiĝon.
rezerviĝemo. Sindeteno de tro facilaj entuziasmo, simpatio, eksteriĝemo: tiun libron mi komencis legi kun rezerviĝemo; akcepti iun kun rezerviĝemo.
rezervisto. Membro de la rezervistaro.
rezervistaro. Tuto de la militodevaj civitanoj, kiuj ne servas en la aktiva armeo.
rezerviteco. Stato de io, kion oni rezervis.
rezervujo. Ujo, en kiu oni tenas provizon: rezervujo por akvo, de gaso, de benzino.
senrezerva. Ne entenanta rezervojn: senrezerva aprobo.
gasrezervujo. Grandega kloŝo, kie en gasfabriko oni konservas la purigitan gason sub konstanta regula premo antaŭ la distribuado.