← Reen al R

PIV · 13397

restrikt/i

restrikt/i (tr) Malvastigi: restrikti la aplikon de leĝo al daŭro de du jaroj; restrikti la uzadon de vorto al la fundamenta senco; tio netolereble restriktus la aŭtoritaton de la registaro.
restrikta. Prezentanta restrikton: restriktaj kondiĉoj; restrikta nuanco; havi tre restriktan agokampon.
restrikto
Io, kio restriktas: la restriktoj (de varoj) de la milittempo.
Kondiĉo, al kiu oni submetas variablojn en prioptimuma problemo.  malvastigaĵo.