PIV · 13398
★resum/i
★resum/i (en U.V. sub sumo) (tr) Koncize esprimi per malmultaj vortoj la esencon k precipon de tio, kio estis dirita aŭ skribita pli detale k longe: resumi artikolon, paroladon, raporton; ni resumu la situacion.
resumo. Mallongigita prezento de io pli longe dirita aŭ skribita: la resumo de la debatoj; resumo de la atestoj farita de la juĝisto; oftalmologia traktaĵo kun resumo en E.. ☞ kompendio, skemo.
resume. Per malmulte da vortoj: viajn leterojn mi respondos nur resume Z.
resumado. Agado de tiu, kiu resumas: preni sur sin la resumadon de la financa raporto.
kontresumo. Provizora eltiraĵo de ies konto, je difinita dato.