← Reen al V

PIV 2020 · 16443

★vast/a

vast/a
Tia, ke ĝi kovras grandan spacon, havas grandajn dimensiojn en ĉiu direkto: vastaj k herboriĉaj kampoj Z; vasta kaverno Z, ĝardeno, arbaro; vasta panoramo prezentiĝis al ili Z; iri en la vastan mondon Z; (f) la parto plej vasta venos la lasta Z (kiu vivos, tiu vidos); kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte Z.
Tia, ke ĝi intence ne strikte kovras la korpon: enkovritaj per tre vastaj manteloj Z; vasta pantalono, jupo; laĉu min pli vaste, mi petas. loza.
(f) Tia, ke ĝi tuŝas al multaj objektoj, havas grandan amplekson: tio estas vasta programo; vasta kulturo (ne specialigita); vasta klereco Z; vasta senco de vorto; iom vaste paroli pri la temo Z.
Λ Prononcata kun lango pli malalta k resonujo pli vasta, ol alia sono, kun kiu oni faras komparon.
vastaĵo. Io vasta: la vastaĵoj de la dezerto lin altiris.
vasteco. Eco de io vasta: la vasteco de liaj scioj estas mirinda.
vastigi
Fari ion vasta: iom vastigu la bluzon; ho, se Vi min benus k vastigus miajn limojn! X.
(ark.) Propagandi (Vd disvastigi 3).
(pp funkcio) Trovi alian funkcion, kiu konservas la valorojn de la donita funkcio, sed havas pli grandan argumentaron: oni ne povas vastigi la logaritmon al funkcio holomorfa en la tuta ebeno.
vastigo La operacio vastigi funkcion.
vastigaĵo La funkcio, kiu rezultas de vastigo: la rimana ζ-funkcio estas meromorfa vastigaĵo sur la tutan ebenon de la serio ζ n− s, s > 1.
vastiĝi. Iĝi vasta: la krizo iom post iom vastiĝis al la tuta kontinento.
disvastigi
Dise etendi: la cigno disvastigis la flugilojn Z.
Dise eligi: kian brilon la suno disvastigis! Z; la forno disvastigas senfine agrablan varmon Z; la brilo, kiun ĉirkaŭ si disvastigis Kala Z. elradii.
(f) Diskonigi vaste: disvastigi malpacon X, famon B; la plej multe disvastigita lingvo en Ĉinujo estas la mandarena; tre disvastigita opinio.
disvastigo, disvastigado. Ago de iu, kiu disvastigas: zorgi pri la disvastigado de nia lingvo Z; la disvastigado de la novaĵoj estas la celo mem de la gazetoj k radioelsendoj.
disvastiĝi. Iĝi vaste
disigita: liaj brutaroj disvastiĝis sur la tero X
diskonata: la nova religio, kiu jam disvastiĝis en ĉiuj pli sudaj landoj Z; lia influo tre disvastiĝis.
geografia disvastiĝo Disvastiĝo de vivulo, biocenozo en la mondo aŭ mondparto. biogeografio.
spacotempa disvastiĝo Variado de la geografia disvastiĝo de vivulo en la tempo.
malvasta
Tia, ke ĝi kovras malgrandan spacon, havas malgrandajn dimensiojn en ĉiu direkto: malvasta kesto, ĝardeno, placo; la vojo estis tiel malvasta, ke ili devis rampi sur la manoj k la piedoj Z; malvasta (mallarĝa) strato Z; malvaste loĝigita familio.
Tia, ke ĝi intence strikte fermas la korpon: malvasta bluzo, pantalono; butonumi iun malvaste Z (p; f: severe trakti).
(f) Tia, ke ĝi tuŝas malmultajn objektojn, havas malgrandan amplekson: malvasta spirito B; nia afero ne estas malvaste partia Z.
(f) Intima: ili vivis en malvasta komuneco Z; inter la unuaj demandoj k la lasta ekzistas malvasta ligiteco Z.
Λ Prononcata kun lango pli alta k resonujo pli malvasta, ol alia sono, kun kiu oni faras komparon.
malvasteco. Eco de io malvasta: la malvasteco de kelkaj Parizaj loĝejoj estas terura; (f) la malvasteco de liaj monrimedoj ne ebligas al li vojaĝi.
malvastigi
Fari malvasta: se vi aĉetos novan ŝrankon, vi ankoraŭ pli malvastigos la liberan spacon; malvastigi la kampon de siaj esploroj; (f) tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj Z.
(pp funkcio) Trovi alian funkcion, kiu havas pli malgrandan argumentaron, kie ĝi konservas la valorojn de la donita funkcio.
malvastigo La operacio malvastigi funkcion.
malvastigaĵo La funkcio, kiu rezultas de malvastigo.  restrikto.
plivastigi. Igi pli vasta: plivastigi manikon B; ili (la judoj) ne havis la rajton plivastigi sian kvartalon Z.