← Reen al I

PIV · 6669

★intim/a

intim/a
Ekzistanta tute interne, ne aperanta ekstere; nepublika: intimaj sentoj, konvinkoj; la intima vivo; intimaj aferoj; intima (senceremonia) vizito, festo.
Karakterizata de profunde komunaj sentoj k plena konfido k senĝeneco: intima amiko Z; vivi kun iu en intima amikeco Z; intimaj interrilatoj; intima interparolado; (f) E. estas al li egale intima (malfremda, senĝene uzata) kiel la gepatra lingvo. familiara, hejmeca.
intime. En intima maniero: intime konata; io intime konsciata; (f) intime miksi du substancojn.
intimaĵo. Io konata nur de oni mem, aŭ de intimaj amikoj.
intimaĵoj
Senĝenaj gestoj, amikaj karesoj.
Seksaj interrilatoj.
intimeco. Eco de io intima: vivi en intimeco kun iu; en la intimeco de ŝia ĉambro; intimece briletis la literoj Z.
intimismo. Skolo, eco de intimistoj.
intimisto
Poeto, kiu celas esprimi la plej intimajn k diskretajn emociojn.
Pentristo, kiu kutime prezentas intimajn, hejmajn scenojn.
intimulo. Persono alligita al alia per reciprokaj sentoj k plena konfido. konfido, konfidenculo.