PIV · 8251
konfidenc³o
konfidenc3o. Komuniko de privata aŭ sekreta informo al iu, kies diskretecon oni fidas: fari al iu konfidencojn; altiri ies konfidencon; perfidi konfidencon.
konfidenca
1 Dirita, skribita kiel konfidenco: konfidenca letero.
2 Tia, ke oni konfidas al tiu sekretojn: konfidenca komizo, mesaĝportanto.
konfidence. Kiel konfidenco: la faro, pri kiu vi konfidence skribis al mi.
konfidenculo. Tiu, al kiu oni volonte konfidencas: la konfidenculoj de la francaj tragedioj.