PIV · 1524
★babil/i
★babil/i
1 (ntr) Abunde k supraĵe paroli pri negravaj aferoj: «Charmant!» ekkriis ĉiuj korteganinoj, ĉar ili ĉiuj babilis france Z; pri tio jam ĉiuj paseroj babilas Z (ĝi estas publika sekreto); kiel oni babilas en poŝta kaleŝo Z; kiu multe babilas, pensas malmulte Z. ☞ klaĉi.
2 (tr) Diri senenhavajn banalaĵojn: la onklino babilas al la infano tiom multe da malsaĝaĵoj Z; anstataŭ babiladi teorian sensencaĵon, rigardu la faktojn Z.
babilo. Diroj de tiu, kiu babilas: ĉe tablo malplena babilo ne fluas Z; ne timu tranĉilon, timu babilon Z; vian babilon vi jam ne povos repreni X; babilbruanta amaso Z.
babilaĉi Z. Babili malagrable aŭ sensence.
babilado. Ago de tiu, kiu babilas: mi fariĝis por ili objekto de babilado X; de babilado venas senhaveco X; pastraĉa babilado! Z.
babilaĵo. Akcenta formo de babilo, ofte uzata interjekcie, por montri, ke oni ne volas konsideri ian ideon: babilaĵo! respondis la reĝidino, se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas! Z; Patro, donu al mi ĉevalon! Kia babilaĵo, diris la patro! Z.
★babilema. Inklina al babilado.
elbabili (tr) Malkaŝi, babilante: elbabili sekreton.
trababili (tr) Pasigi, babilante: la senzorge trababilitaj horoj en la drinkejo.
kafobabila. Tia, ke oni tie babilas, trinkante kafon: ili aranĝis kafobabilan kunvenon Z.