PIV 2020 · 1523
Babel/o
Babel/o
1 ב Babilono: vi ankaŭ pri la turo de Babelo bonege parolas Z; Babel fariĝos amaso da ŝtonoj X; oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero X. ➞ turo.
2 ✞ Nomo, per kiu Johano, en Apokalipso, aludas al Romo: Babel la granda, la patrino de la malĉastistinoj N.
3 👥 Loko, kie estas parolataj multaj lingvoj: la konferencejo estis vera Babelo.
Babelismo. Multlingveco aŭ konfuzo de lingvoj.