PIV · 16137
★tur/o
★tur/o
1 🏠 Konstruaĵo, kies alteco estas granda rilate al la du aliaj dimensioj: la turoj de preĝejo, la klinita turo de Pizo, la Pariza Ejfelturo, la turo de la urbodomo; ni konstruu al ni urbon k turon, kies supro atingos la ĉielon X (☞ zigurato). ☞ pilono 2.
2 ⚔ Tia konstruaĵo, ronda aŭ kvadrata kiel parto de fortikaĵo aŭ remparo: la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo X; (f) stari por ili kiel muro k turo Z.
3 ⛷ Alta platformo, por la plonĝoj sportaj.
4 ♠ Ŝakfiguro, en formo de turo, kiu moviĝas laŭ vertikaloj aŭ horizontaloj.
tureto
1 🏠 Malgranda turo ofte korbela en kastelo ktp.
2 ⚔ Ronda turnebla ŝtalŝirmejo, kiu entenas kanonojn de ŝipo, fortreso k.a..
ĉefturo. Tre dika turo de kastelo, planita kiel la lasta defendejo.
akvoturo. Urba turo, subtenanta grandan rezervujon de akvo.
Babelturo ב La legenda turo, dum kies konstruado la homoj ne povis plu interkompreniĝi pro lingva diverseco.
domturo. Moderna domego, kun 10 ĝis 20 etaĝoj, planita kiel vivunuo meze de ĝardenoj. ☞ nubskrapulo.
gvatturo, gvatoturo. Turo, en urbo aŭ en kastelo, kie en Mezepoko deĵoris gvatisto.
★lumturo
1 Turo kun lumaparato ĵetanta malproksimen lumajn radiojn, por montri la vojon al ŝipoj, aviadiloj kc: la lumturo de Rothesand estas preterveturita Z.
2 (f) Gvidanto, gvidilo: la januaran numeron de la «Meksika Lumturo»` mi ricevis kun plezuro Z; li estis la lumturo de sia epoko.
pulvoturo Vd pulvo.