PIV 2026 · Artikolo 16139
turbo
turbo
1 LUDO ludilo konsistanta el konuso kun centra pinto, kiun oni diversmaniere rapide turnas sur horizontala supraĵo: la turbo turnadis sin senĉese ĉirkaŭ si mem kaj zumadis Z
2 FIZI rotacianta korpo kun la meĥanikaj ecoj de turbo 1.
3 TEKN ilo konsistanta el tre rapide rotacianta tranĉilo, uzata por kavigi lignon kaj fari modlurojn. ➞ turbomaŝino.
fingroturbo malgranda turbo, kiun oni ekturnas per la fingroj.