PIV 2020 · 10497
modlur/o
modlur/o 🏠 Ornamo, garnanta parton de konstruo aŭ de meblo, k konsistanta el paralelaj rubandaj elstaraĵoj, de kvadrata aŭ ronda profilo (konveksa aŭ konkava), aŭ el kombino de tiuj diversaj formoj. ☞ astragalo, listelo, kanelo, cimatio, toro.
modlurmaŝino Ⓣ Elektra maŝino kun vertikala akso, sur kiun oni fiksas ilojn por fari modlurojn, foldojn, rabetojn ks. ☞ profil-frezilo (Vd frezi), turbomaŝino (Vd turbo).