PIV · 10496
modl/i
modl/i (tr) Formi el moligita materialo iun plastikan objekton, kiun oni knedas k reliefigas per fingroj aŭ per speciala ilo, k kiu estas ordinare destinita por grandskala reproduktado: modli argilon, vakson.
modlo, modlado. Ago de tiu, kiu modlas: modlopasto, ekzercoj de modlado.
modlebla. Tia, ke oni povas ĝin modli.
modlilo. Speciala ilo por doni plastikan formon al moligita materialo.
remodli. Ree modli aŭ (f) modifi por doni novan formon: ⚕ remodli vizaĝon, korpoparton (doni per kirurgio novan formon).