PIV 2026 · Artikolo 1293

astragalo

Litero A

astragalo
1 BOTA nordhemisfera herbo aŭ arbusteto kun plume kunmetaj folioj; ĝi havas florojn blankajn, flavajn, violetajn aŭ ruĝajn en akselaj grapoloj aŭ kapoj; iuj specioj estas orname kultivataj. genro Astragalus Sin. astrakanto. ➞ fabaco.
2 ARKI modlura ornamo, kiu ĉirkaŭas la supran ekstremon de kolono: astragaloj troviĝas plej ofte ĉe romanikaj kolonoj
3 = (prefere) talo 1.
guma astragalo malgranda ligna arbusta astragalo, indiĝena en Irano, Irako kaj Turkujo; ĝi estas uzata medicine, kuire kaj materie. specio Astragalus gummifer ➞ traganto.