← Reen al M

PIV · 10498

modul¹i

modul1i (tr)
Variigi, nuanci la voĉon: tiu kanta tono, kiu en la Paska festo estas ankoraŭ nun modulata tute speciale Z; la najtingalo modulis sian aman ekstazon.
Variigi la amplitudon, frekvencon, aŭ impulson de portondo laŭ aŭdfrekvenca aŭ alia signalo, por tiel transsendi la signalon.
modulado
Nuancado de la voĉo: ili per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj Z.
𝅘𝅥𝅰 Transiro de unu tonalo aŭ modalo al alia; gamŝanĝo.
Ago moduli: amplitudmodulado, frekvencmodulado, impulsmodulado.
modulilo Cirkvito aŭ aparato por modulado. modemo.
malmoduli Rehavigi la originalan signalon el modulita portondo. rektifi.
malmodulado La procedo, pere de kiu modulita ondo estas traktata tiamaniere, ke oni ricevas ondon, prezentantan proks. la samajn karakterizaĵojn kiel la origina modulanta ondo.