← Reen al A

PIV · 696

amplitud/o

amplitud/o 💡
Diferenco inter la du ekstremaj valoroj de alterne varianta grando aŭ kvanto.
La absoluta valoro de harmone oscilanta kompleksa grando.
amplitudo de probablo Kompleksa grando, kies kvadrato estas la probablo.  ondofunkcio.
disĵetada amplitudo. Ondofunkcio, prezentanta la disĵetatan ondon.
ekologia amplitudo (pp specio) Grado de tolero al ekstremaj valoroj de ekologia faktoro (ekz. lumo, varmo).