← Reen al K

PIV · 8934

kvadrat¹o

kvadrat1o
Regula kvarlatero, t.e. ortangulo, kies lateroj egalas.
(pp nombro) Dua potenco: la kvadrato de a estas notata a2.
Objekto kun proksimuma formo de geometria kvadrato: kvadrato el papero.
Trupo, kiu frontas samtempe al kvar flankoj.
📖 Bloketo, pli malalta ol preslitero, uzata por apartigi aŭ provizore anstataŭi literojn.
latina kvadrato. Aranĝo de n simboloj en kvadrato kun n horizontalaj linioj k n vertikalaj linioj, tiel ke ĉiu simbolo aperas ĝuste unu fojon en ĉiu horizontala linio k ĝuste unu fojon en ĉiu vertikala linio.
kvadrata
Havanta la formon de kvadrato: kvadrata paperfolio, skatolo, velo.
(pp kristalsistemo) Havanta elementan ĉelon, kiu estas rekta prismo kun kvadrata bazo: galeno apartenas al la kvadrata sistemo.
Indikanta areomezuron per kvadrato, kies lateroj estas la unuo de longo: kvadrata metro, futo.
(pp ekvacio) Duagrada.
(pp radiko) Vd radiko 5.
(pp formo) Duagrada k homogena 2.
kvadrati (tr) Desegni kvadratojn sur io: kvadrati mapon; pantalono el kvadratita ŝtofo B.
kvadratigi
Fari ion kvadrata: kvadratigi konstruŝtonon; kvadratigi batalionon.
Potenci per du.