PIV · 5370
★grad/o
★grad/o
1 ∆ Mezurunuo por anguloj, egala al naŭdekono de orto; simb.: °: angulo de 45 gradoj; ĉu la hormontra ombro iru antaŭen je 10 gradoj? X; la suno retiriĝis je 10 gradoj X; 23 gradoj de orienta longitudo k 30 gradoj de norda latitudo. ☞ graduso.
2 ☐ Nomo de mezurunuoj por temperaturo: akvo bolas je 100 gradoj C (100 °C), je 212 gradoj F (212 °F); ĉi-matene estas apenaŭ du gradoj super la nulo; tie frostis ankoraŭ kelke da gradoj pli ol en la urbo Z. ➞ celsia, farenhejta, kelvino.
3 Alkohola enteno: alkoholo je 90 gradoj.
4 (f) Proksimuma mezurunuo de eco, forto ktp: la arto posedas diversajn gradojn Z; eleganteco de tre alta grado Z; la plej alta grado de perfekteco, de kapableco Z; estas gradoj en la krimo, same kiel en la virto; en plej forta grado Z; en la plej alta grado Z; en tre malforta Z, sufiĉa Z, tute egala grado Z; ŝi ne povis atingi la malbonon en tia grado, kiel ŝi intencis Z; laŭ lia grado de inteligenteco; ĝis kia grado? Z; grado de kuiriteco de viando, legomoj; la tria grado de pridemandado (torturo).
5 (f) Ĉiu el la sinsekvaj postenoj, oficoj ks, tra kiuj oni devas normale trapasi: trairi ĉiujn gradojn de la hierarkio; atingi la plej altan universitatan gradon; supreniĝi je unu grado en la socio. ☞ rango, ŝtupo. ➞ promocio.
6 ⚖ Distanco, kiu apartigas parencojn aŭ boparencojn: kuzo je la tria grado.
7 Λ Ĉiu el la manieroj, kiel oni povas esprimi la intenson de eco: pozitivo, komparativo, superlativo. ☞ komparacio.
8 ∆ (pp monomo) La sumo de ĉiuj eksponentoj en la monomo.
9 ∆ (pp polinomo) La maksimuma grado 8 de ĉiuj termoj en la polinomo: ekvacio de la dua grado.
10 📖 Vertikala grando de tiparo, ekz. la distanco inter linioj, inter kiuj oni povas skribi ĉiujn signojn de tiparo, ofte mezurata per punktoj: tipara grado; libro presita en la 12a grado. ☞ cicero, petito.
grado de libereco ☐ (pp mekaniko) Koordinato aŭ alia variablo de iu fizika sistemo, kiu en senmova stato de tiu sistemo povas preni arbitran valoron: translaciaj, rotaciaj, vibraj gradoj de libereco.
grado de modulado ☇ La kvociento, en procentoj, de duono de la diferenco inter maksimuma k minimuma amplitudoj de modulata ondo per la meza amplitudo de la sama ondo.
grada
2 Laŭgrada: grada malsuprenirado; oni rimarkis en li gradan ŝanĝiĝon.
grade. Per gradoj: grade malfortiĝi.
gradaro. Sinsekvo de la gradoj en skalo, hierarkio ks: cirkla gradaro (cirkla skalo indikanta gradojn k minutojn de angulo); la oficira gradaro.
gradeco. Eco de io grada: la gradeco de la febro.
gradigi
1 Distribui laŭ la gradoj de io, vicigi: gradigi la ekzercojn en lernolibro.
gradigo. Ago de gradiganto.
gradiga. Rilata al gradigo: gradiga maŝino (servanta por gravuri gradaron ĉe iu skalo); gradiga streko (sur aparato, indikanta certan volumenon).
gradiĝi ☐ Montri ŝtupojn de intenso.
sengrada (pp ŝanĝiĝo) Ne laŭgrada.
altgrada. Estanta de alta grado: mi trovas tion plej altgrade nekonvena Z.
laŭgrada (pp ŝanĝiĝo) Iompostioma: la ordo, en kiu tiuj okulakvoj estas cititaj, respondas al ilia laŭgradeco, de la plej fortaj ĝis la plej delikataj Z. Sin. grada 2. ☞ progresiva.
tiagrade. Ĝis tia grado, kun tia forto, intenso.