← Reen al G

PIV · 5371

gradaci/o

gradaci/o Retorika procedo, per kiu oni ordigas la ideojn laŭ la interna forto k eldiras ilin unu post la alia, tiel ke la plej fortefika staras je la fino; ekz. «Z. estis nobla en animo, granda en pensoj, genia en intuicio».
inversa gradacio. Tia parolfiguro, en kiu la gradeco iras de la plej forta al la plej malforta ideo aŭ esprimo.