PIV 2020 · 3664
ekvaci²o
ekvaci2o
1 ∆ Egalaĵo, plej ofte enhavanta nekonatajn kvantojn: algebra, diferenciala, kuba, kvadrata ekvacio; neakordaj ekvacioj (formantaj sensolvan ekvaciaron).
2 🔭 Diferenco inter la meza suntempo k la tempo responda al la aktuala sunpozicio (tempa ekvacio).
diferenciala ekvacio ∆ Ekvacio, enhavanta derivaĵojn: parta diferenciala ekvacio de elipsa tipo.
kontinuecekvacio ☐ Ekvacio esprimanta la konservadon de fizika grando difinita per denso, kiu varias laŭ loko k tempo.
ekvaciaro ∆ Sistemo de pluraj ekvacioj samtempe solvendaj: plursolva, unusolva, sensolva ekvaciaro; solvohava ekvaciaro (havanta almenaŭ unu solvon).
ekvaciigi ∆ Prezenti sub ekvacia formo: ekvaciigi problemon.