PIV 2026 · Artikolo 3663

ekvo

Litero E

ekvo ZOOL mamulo, neparhufulo, kun longa kapo kaj kolo; kun mezlongaj oreloj moveblaj por trovi la fonton de sono; kun longaj kruroj evoluintaj por kurado. genro Equus Sin. unuhufulo. ➞ ekvedo, azeno, ĉevalo, hemiono, kiango, zebro.
ekvedo mamulo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas ekvo. membro de la familio Equidae (ekvedoj)