PIV 2026 · Artikolo 16789

★zebro

Litero Z★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. grevi-a zebro
  2. mont/a zebro
  3. step/a zebro
★ zebro ZOOL sud-afrika neparhufa mamulo, simila al ĉevalo, sed kun pli longaj oreloj kaj kun flava aŭ blanka felo havanta malhele brunajn striojn. genro Equus subgenro Hippotigris ➞ ekvedo.
grevi-a zebro granda zebro kun pli multaj maldikaj strioj, el Kenjo, Somalio kaj Etiopio; nomita laŭ Jules Grévy, iama prezidanto de Francujo; manĝanta poacojn kaj ĝuŝoplantojn. specio Equus grevyi
monta zebro zebro kun nestriita ventro; el sudokcidenta Afriko, preferanta montan terenon kun diversaj poacoj. specio Equus zebra
stepa zebro zebro el diversaj partoj de suda kaj orienta Afriko sude de Saharo; preferanta habitaton tropikan aŭ moderan, kun poacoj sen arboj. specio Equus quagga