PIV · 2712
★ĉeval/o
★ĉeval/o
1 ♉ Sp. de ekvo (Equus caballus), mamuloj el la ordo de neparhufuloj, uzata kiel jungo- k rajdo-besto: ĉevalo henas, baŭmas, prancas, kalcitras, trotas, galopas, amblas; selante ĉevalon oni ĝin karesas Z; batalĉevalo Z, kurĉevalo Z, rajdoĉevalo (aŭ: selĉevalo), ŝarĝoĉevalo, tirĉevalo; (f) ekrajdi siajn altajn ĉevalojn (esti tre kolera); gimnastika ĉevalo (Sin. boko 2). ➞ hot!, tpr!.
2 ♠ Ŝakfiguro, prezentanta la kapon de ĉevalo.
3 Ⓣ = ĉevalpovo.
Troja ĉevalo Vd Trojo.
ĉevala. Rilata al la ĉevalo: ĉevala paro Z, raso.
ĉevalaĉo K. Malbona, senvalora ĉevalo.
ĉevalaĵo 🍴 Parto el ĉevalo, uzata en kuirado: haketita ĉevalaĵo.
ĉevalejo. Konstruaĵo, en kiu oni tenas la ĉevalojn, ĉarojn ktp.
ĉevaleto
1 Malgranda ĉevalo: (f) la facileco de Volapük estas la plej amata ĉevaleto (preferata temo), sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo Z.
2 Poneo.
★ĉevalido. Ido de ĉevalo.
ĉevalino. Ino de ĉevalo.
ĉevaliro. En ŝako, speciala iro de la ĉevalo, kiu pretersaltas, ĉiuflanke, unu ĉelon en unu direkto plus du en la perpendikla direkto, aŭ inverse. ➞ ĉevalpiedo, ĉevalŝanĝo, ĉevalŝanĝejo.
antaŭĉevaloj. Ekstraj ĉevaloj, kiujn oni jungis antaŭe de la aliaj, por malfacilaj aŭ pli longaj etapoj.
deĉevaligi
1 Ordoni al rajdantoj surteriĝi.
2 Elseligi, renversi sian rajdanton.
deĉevaliĝi. Desalti de la selo.
duĉevala
1 Tirata de du ĉevaloj: duĉevala ĉaro.
2 Movata de duĉevalpova motoro.
surĉevaligi. Surmeti (iun, ion) sur ĉevalon.
surĉevaliĝi. Sidiĝi sur ĉevalon.
balancĉevalo, lulĉevalo. Infana ludilo, konsistanta el ligna ĉevalo muntita sur du balancarkoj.
selĉevalo, tirĉevalo. Ĉevalo, elektita k dresita por respektive rajdado aŭ tirado de veturiloj.